Pasko
de Maria Lamkin
Aprilo 2000
Pasko estas ĝoja tempo ĉar la renaskiĝo de fizika vivo surtera simboligas la eternon de la vivo spirita. Pli komplika tamen estas la signifo de ĉi tiu festo: Kristo resurektos kaj venkos morton nur post sia turmento, montrante ke per korpa morto oni povas havigi al si eternan vivon.
Pasko devenas de pagana festo dediĉita al la anglosaksa diino de printempo kaj sunleviĝo. Ĉi tiu diino nomiĝis Eostre, el la vorto "east" ("oriento" - kie la suno leviĝas). Ĉiuprintempe nordeŭropaj popoloj okazigis ĉi tiun feston honore al la vekiĝo de vivo en naturo, sed la dato de la festo malsamis de loko al loko. Ekde la kristana epoko, oni ligis la sunleviĝon kaj la renaskiĝon de naturo al la Resurekto de Jesuo. Por la fruaj kristanoj Pasko okazis samdate kiel la Pasko hebrea, tradicia juda festeno. Poste, en 325 p.K. koncilio de ekleziuloj dekretis, ke Paskon oni festu je la dimanĉo post la unua plenluno post la 21-a de marto. Kiel dimanĉa festo kiu povas okazi iam ajn inter la 22-a de marto kaj la 25-a de aprilo, pasko estas "movebla" festo. Sekve, en iu jaro oni povas nomi ĝin aŭ "alta" aŭ "malalta", laŭ la okazodato
Krom en profunda religieco, Pasko trovas sian originon en antaŭ-kristanaj ritoj. Per tiuj oni festis fekundecon, printempon kaj la varmon de nova vivo kiel delonge sopiritaj anstataŭigoj de la vintra senfrukteco kaj dezerteco. La mitoj de reveno al taglumo post vojaĝo al la subtera mondo klarigas kial religia simboleco ĉefrolas en ĉi tiu festo. Ĉiam ĝin karakterizas intensa ĝojo kiu esprimiĝas per la humura diraĵo felice come una Pasqua ("tiel ĝoja, trankvila aŭ gaja kiel Pasko"). Ni jam emfazis ke malgraŭ tio, ke pasko estas "movebla" festo, ĝi ĉiam okazas printempe. Ĉi tiu estas la periodo en kiu la vetero mildiĝas, la suno ekbrilas dum pli longaj horoj kaj naturo revekiĝas. La paskan sezonon tial karakterizas ekskursoj kaj vojaĝetoj kiuj povas forporti la vojaĝanton al foraj lokoj (ĉu vi ne memoras tiun ravan krozadon sur la Nilo aŭ tiun ferion al la varmaj Karib-Insuloj?). Ĝuste al ĉi tiu kutimo ni ŝuldas la faman diraĵon: Natale con i tuoi, Pasqua con chi vuoi ("Kristnasko familie, Pasko ie ajn").
Simile al Kristnasko, ankaŭ Paskon karakterizas vasta gamo da kutimoj, el kiuj - kiel jam menciite - iuj estas de religia aŭ spirita deveno, dum aliaj havas pli materialisman naturon. La "renaskiĝo" komenciĝas preskaŭ nerimarkite kun la tiel nomita printempaj aŭ paskaj "grandaj purigoj" kiuj esprimas la deziron purigi ne nur la animon sed tion ajn ĉirkaŭanta nin. Modernaj kutimoj ligitaj kun Pasko plejparte devenas de popolaj tradicioj antaŭ-kristanaj. Ekzemple je Paskotago, laŭ preskaŭ universala kutimo, oni surmetas novajn vestarojn, aŭ almenaŭ vestaĵon aŭ novan akcesoraĵon . Ĉi tiu tradicio reflektas ne nur paganajn kredojn sed ankaŭ la frua-kristanan kutimon igi la novbaptitojn vesti sin per blankaj paskaj roboj. Iuj promenas trankvile por ĝui la revenon de pli milda vetero kaj (kial ne?) por elmontri siajn novajn vestojn.
Sen ia dubo la ovoj estas ĉefaĵo de la festo. Pro tio, ke ili estas ĉiama simbolo de fekundeco, en antikvaj tempoj oni interŝanĝis ilin donace dum printempaj festoj. Je la alveno de Kristanismo, ovoj ricevis plian signifon kaj fariĝis la simbolo de la entombigejo el kiu Kristo leviĝis. Ankaŭ la paska kunikleto datiĝas antaŭ la kristana epoko. La kuniklo ĉiam estis tre fekunda kaj niaj antaŭuloj rigardis ĝin kiel simbolo de nova vivo. Hodiaŭ, italaj infanoj ĝuas manĝi bombonajn aŭ ĉokoladajn kuniklojn, ofte ornamitaj per etaj sonoriloj.
Popola religieco atingas sian pinton dum Sankta Semajno, kiam diversaj ritoj okazas memore al la finaj tagoj de Kristo kaj lia krucumo. En ĉiuj siaj diversaj elmontradoj, ĉi tiujn formojn de popola folkloro riĉigas profunda fido kaj spirito pentofarada, nome deziro de la partoprenantoj por spirita emocieligo. Komence, ĉiuj havigas al si iom da benita akvo. Poste je Paska Dimanĉo la familiestroj trempas olivan vergon en tiu akvo kaj ŝprucigas ĝin sur la kapojn de sia familio kaj gastoj. Laŭ tradicio kiu jam preskaŭ tute malaperis, pastroj benas la hejmojn de siaj paroĥanoj. Iom el tiu ĉi simboleco daŭras ankoraŭ; la bienuloj de Abruzzo, ekzemple, trempas sian manĝaĵon en benita akvo. Similajn ritojn oni faras en Versilia (kie la edzinoj de maristoj kisas la teron) kaj en la regiono de Forli (kie bienuloj ekbruligas grandegajn ĝojfajrojn kiuj simboligas la purigan forton de ĉi tiu natura elemento).
Kompreneble, ne estas necese emfazi ke Pasko estas natura fino de spirita pilgrimiro kiu komenciĝas je Cindromerkedo (la tago post Karnavalo), tiel nomita pro la fakto, ke tiutage pastroj faras la krucosignon per pentofaraj cindroj sur la fruntojn de la popolo. Cindromerkedo signas la komenciĝon de Karesmo, periodo kiu servas kiel rememoro de la kvardek tagoj kiujn Kristo pasigis en la dezerto, fastante kaj preĝante.
Palmodimanĉo (la komenciĝo de Sankta Semajno) rememorigas la tagon kiam Kristo rajdis en Jerusalemon sur azeno salutate per palmobranĉoj sternitaj sur la vojo antaŭ li. Tradicie, je ĉi tiu dimanĉo kredantoj igas esti benitaj siajn olivovergojn (tipa vidaĵo de la natura ekologio Mediteranea). Nova afero lastatempe estas la ekuzo de branĉoj faritaj el interplektitaj folioj de palmarboj ( tradicio pli proksima al la sceno portretita de la Evangelioj).
Sankta Ĵaudo, la tago antaŭ la Krucumo, estis tradicia festo de la hebrea Pasko. Kristanoj festas ĝin memore al la Lasta Vespermanĝo kiun Jesuo dividis kun siaj disĉiploj. Je tiu okazo li postlasis al ili kiel sia ĉefa mesaĝo la Ordonon ke ili amu unu la alian. Ĉiun jaron, rilate al ĉi tiu maksimo, ceremonio okazas en la Baziliko Sankta Petro (Romo) kiam la Papo rite ripetas la Lastan Vespermanĝon de Kristo; kiel signo de humilo kaj amo, li lavas kaj kisas la piedojn de dek du pastroj kiuj rolas kiel liaj "disĉiploj".
Sankta Vendredo rememorigas la tagon de la Krucumo kaj estas dediĉita al spirita meditado kaj pentofarado. La ĉefa kutimo konsistas el la vizito - kiu povas komenciĝi vespere de Sankta Ĵaudo - al la "Tomboj", nome al la altaroj en kiuj simbole restas la mortinta Kristo. Ĉi tiuj altaroj estas ornamitaj per abundo da floroj kaj precipe per bovloj da tritiko jam sprungita, kiu signifas ke Kristo kaj la homaro tuj revenos al vivo.
Procesioj kaj prezentadoj abundas tra la tuta lando.
En la unuaj, kiuj okazadas ekde krepusko ĝis malfrua nokto, centoj da kredantoj sekvas la statuon de la mortinta Jesuo portata ĉirkaŭ la ĉefaj stratoj de la urbo. Estas multaj centroj, precipe en suda Italio, kie ĉi tiuj procesioj estas senfinaj; la partoprenantoj moviĝas tre malrapide (kutime irantaj per du paŝoj antaŭen kaj unu malantaŭen), kvazaŭ ripeti la tragedion de Kristo.
La lastaj, kiuj estas ĉiam artece rimarkindaj, rememorigas la juĝproceson de Kristo, lian angoron kaj morton. Ekzemplo fama tra la tuta Italio estas tiu de Sezze, urbo proksima al Latina, kie centoj da aktoroj kaj miloj da spektantoj partoprenas la intensan dramon kiun oni prezentas ĉiujare senkonsidere pri la vetero. En aliaj kazoj, prezentadoj temas pli ofte pri popularaj elementoj; iuj el la plej interesaj ekzemploj estas tiuj de Calabria (en kiuj grandegaj marionetoj reprezentas la Apostolojn kaj la Madonon), kaj tiuj de la provinco de Messina en Sicilio (kie la ĉefroluloj de la paradoj sin kaŝvestas kiel "judoj"). La plej fama prezentado estas tiu en Romo ĉirkaŭ la loko de la imperia Forumo: ĉi tie la Papo rolas kiel Kristo kaj trapasas ian "Via Dolorosa"; okazo elsendata tutmonden. Malfesta atmosfero invadas urbojn ĉu grandajn ĉu malgrandajn, kaj plenigas preĝejojn, kie la krucifikson kovras purpura tuko.
Kontraste, Sankta Sabatopasas preskaŭ nerimarkite - kun la sola escepto de la bone konata festo kiu okazas en Florenco. Tie, fajro kaj kolombo estas la ĉefroluloj de aparte arteca prezentado. Ĉaro "eksplodas" kaj lanĉas la kolombon (ĉi-okaze nomita "Colombina ") de la ĉefa altaro sur malgranda raketo. La kolombo flugas laŭ fadeneto kaj alvenas sur la supron de la katedrala pordego, kie ĝi bruligas la petardojn sur alegoria ĉaro. Ĉio ĉi evidente simboligas la animon kiu sopiras al puriĝo. Ekde la vespero de Sankta Ĵaudo sonoriloj restas mutaj; ili ne plu sonoros feste ĝis la alveno de Paska Dimanĉo (aŭ, dank' al lastatempa iniciataĵo, je proksimume 11:30 ptm je Sankta Sabato).
La tradicia manĝaĵo paskeca estas ŝafidaĵo (kiun oni en iuj lokoj anstataŭigas per kapridaĵo). Eĉ ĉi-kaze antikvaj kutimoj transdoniĝis al nuntempuloj. Laŭ la Malnova Testamento, Abrahamo oferis virŝafon post kiam Dio ordonis al li mortigi lian filon Isaako. Ĉi tiun viandon oni manĝas iom memore al la paska tagmanĝo de la hebreoj, iom por simboligi la figuron de Kristo kiu, kvankam senkulpa, oferis sin por elsavi ĉiujn kristanojn.
Ĝenerale, la ĉeesto - aŭ pli ĝuste la abundo - da riĉaj manĝaĵoj konfirmas ke ĉiuj senigoj kaj oferoj de Karesmo estas finitaj. La limiĝojn kaj pentofaradon de la kvardek tagoj antaŭ Pasko tial anstataŭigas la reveno al ĝojo (kiu replenigas ne nur la animon sed ankaŭ la stomakon). Ovoj estas la absolutaj ĉefrolantoj de la kuirarto ĉi-taga; oni utiligas ilin jen por ornami kamparecajn panbulojn aŭ kukojn, jen por prepari iajn "pizzaojn". Kiel ni ĉiuj scias, ĉokoladajn ovojn precipe ĝuas la infanoj plej junaj (kaj plej manĝegemaj!), verŝajne ankaŭ pro la suprizoj en ili. Cetere, estas la paska kolombo ("Colomba") kiun oni manĝas ĉie en la lando. Ĉi tia deserto, kiun iuj rigardas kiel tre simila al kristnaska "Panettone", konsistas el mola kaj fermentita pasto; laŭ la propra gusto, oni povas aĉeti tipon kun aŭ sen kandizitaj fruktoj. En la tradicia tipo, la ekstera tavolo konsistas el sukero kaj migdaloj. Kun la tempopaso novaj receptoj aperas dank' al kiuj "colomba" nun estas vendataj en varioj kovritaj aŭ plenaj de ĉokolado, fruktoj (tropikaj aŭ beroj), aŭ "limoncello-kremo" (citronhava alkoholaĵo).
Anstataŭ "colomba" oni povas aĉeti aliajn desertojn faritajn el la sama pasto kaj kovritajn aŭ plenajn de la samaj ingrediencoj sed formitajn kiel sonorilo (la "campana") aŭ ŝafido ("agnello"). En centra kaj suda Italio la kutima deserto estas "pastiera", bongusta kaj pleniga kuko kies ĉefaj ingrediencoj estas ricotta-fromaĝo, kandizitaj fruktoj kaj precipe tritiko trempita en lakto. Tio, kio faras ĝin unika estas ankaŭ ĝia aromo kiun eligas la tiel nomita "esenco de oranĝofloroj" ekstraktita el la floroj de tiu citrusaĵo.
La lundo post pasko nomiĝas "Pasquetta", nacia ferio kiam ĉiuj oficejoj, lernejoj, k.t.p. fermiĝas. Tago de kompleta malstreĉiĝo, ĝin oni pasigas jen per ekskursoj, jen per mallongaj vojaĝoj kaj kamparaj piknikoj. En iuj lokoj oni dediĉas ĝin al pilgrimiroj. Ekzemplo estas la rito farita de la kredantoj kiuj vizitas la sanktejon de Madono dell'Arco (apud Vesuvius). Ili formas diversajn grupojn da "vattienti" kiuj paŝas nudpiede kaj portas flagojn kun donacoj alpinglitaj. Alproksimiĝinte la enirejon de la sanktejo, ili transiras ĝian sojlon kaj fine eniras por sciigi siajn piajn preĝojn.
Estu Pasko ĝuinda por vi, kaj belu printempo!
Maria Lamkin oni povas kontakti je lamkin@uni.net
El la angla tradukis Mike Leon