============================================================
============================================================

Natale:

Kristnaskaj tradicioj en Italio

de Maria Lamkin

Decembro 1999

El la angla versio tradukis Mike Leon. Julio 2000

Kopio sen Unikodoj haveblas per peto al leon@xtra.co.nz

 

Kun sia abunda gajeco, la itala maniero festi ĉi tiun ferion similas tiujn de aliaj landoj - sed la fono de Kristnasko (Natale) en ĉi tiu lando estas multe pli kompleksa, ol kiel oni atendus.

En la kultoj kaj religio de antikva Romo (ofte centritaj al la imperiestro) la funkcio de la festo nomita "natale" estis festi tiajn grandajn okazojn kiaj la fondiĝo de urbo aŭ la naskiĝo de eminentulo aŭ diaĵo. Sian propran fondiĝon Romo festis je la 21-a de aprilo; poste, la "dies natalis" de la imperiestro fariĝis publika festo, kun pompo komparebla al la "natale" de iuj diaĵoj kies naskiĝdato havis precipan signifon. Plej grava estis tiu de Mitrao: la 25-a de decembro estis la dato je kiu oni festis samtempe ĝian "natale" kaj la vintran solsticon. La naskiĝdaton de la Sankta Infano (kiu venis al la Tero por elaĉeti la homaron, kaj tiel ilumini la homan vivon) oni elektis tiel, ke ĝi koincidu kun la tempo je kiu taglumaj horoj eklongiĝas, tio estas nelonge post la vintra solstico.

Kiel ĉie alie, Kristnaskon ĉefe karakterizas ĝojego, abunda lumo kaj dolĉaj kristnaskokantoj. Stratojn oni ornamas per ruĝaj aŭ verdaj tapiŝoj kaj precipe per ekbrilantaj multekoloraj lumoj kiuj eble reprezentas la stelon de la 'Presepio',  Kristarbo, aŭ aliaj simboloj.  Apartan etoson kreas la “zampognari”, la ludantoj kies ludadon oni povas aŭdi sole en ĉi tiu periodo de la jaro. Dum la naŭ tagoj antaŭ ĉi tiu ferio la “zampognari” (ŝafistoj el apudaj montaj regionoj) promenas laŭ la ĉefaj ŝoseoj de urbegoj grandaj kaj malgrandaj, plenigante ilin per kristnaskokantoj. Ili ĉiam iras duope; unu ludas la kaproledan sakŝalmon nomitan “zampogna” aŭ "cornamusa" (fora kuzo de la skota sakŝalmo) dum la alia ludas la “ciaramella” (ligna fluto).

La kutimoj ligitaj kun ĉi tiu festo estas iom antaŭkristanaj, iom lastatempaj. Inter la unuaj ni povas inkluzivi la tradicion (evidente devenintan de la roma Saturnalis) kiun konsistigas la uzado de iluminaĵoj kaj la interŝanĝado de donacoj. Al ĉi tiu ni aldonu la "ŝtipon" ("ceppo" de nordeŭropa origino) kiu daŭre brulas de Kristnasko al la Novjara Tago. Pro tio, ke ĝi reprezentas la viglecon de fajro, ĝi indikas la bezonon de pacigo; ĝian konsumadon malrapidan oni povas identigi kun la "estingiĝo" de la malnova jaro kaj de kiaj ajn negativaj elementoj kiujn tiu kunportis.

Al la arkaika kulto de arboj - kaj tial al fremda civilizacio - ni ŝuldas la tradicion de Kristarboj. Vaste adoptite depost la Dua Mondmilito plejparte pro la usona influo, arboj (tiel italigite) ornamas por ĉi tiu festo ĉiun domon kaj ŝoseon. La plej granda Kristarbo en la mondo (eĉ menciita en la "Guinness Libro de Mondrekordoj") rekonstruiĝas ĉiujare ĉe Gubbio (Peruĝo) en la regiono de Umbrio. Oni distribuas ok cent lumfontojn kune kun 12 kilometrojn da kabloj laŭ la deklivoj de Monto Igino tiel, ke formiĝu eksterordinara brila arbo kiu brilas inter la 7-a de decembro kaj la 11-a de januaro. Ankaŭ famegas la abio kiun ĉiujare donacas siavice nordeŭropa lando al la Urbo Vatikana kaj kiun oni povas admiri en la Placo Sankta Petro kune kun la bela Staltrogo kaj ĝiaj naturgrandaj figuroj.

Sufiĉe ĉiea estas ankaŭ, evidente, la figuro de "Babbo Natale." Ankaŭ ĉi-kaze neitala tradicio estas nun nemalhavebla ero de niaj festoj. Ĝuste kiel sia fama frato (aŭ kuzo?) Sankta Nikolao, Babbo Natale sin vestas per belega ruĝa kompleto kaj granda blanka barbo, loĝas en nordaj landoj, vojaĝas sur sledo tirata de boacoj, kaj en la bonhumora kristnaska nokto transiras la ĉielon alportante donacojn al infanoj … kaj al ĉiuj aliaj. Por iuj - efektive, mi diru: por nemultaj - “Babbo Natale” estas anstataŭigo de “Gesù Bambino” (Bebo Jesuo): la funkcio estas la sama kaj ankaŭ la maltrankvilo per kiu infanoj atendas la alvenon de unu aŭ la alian. Ho, kompreneble: nek unu nek la alia alvenos se vi ne sendis al li vian letereton aŭ se vi ne bone kondutis (“... li scias, kiu estas bona kaj malbona ...”). Abundas ruĝaj leterkestoj en kiujn infanoj povas meti siajn delikatajn leteretojn. Parenteze: fama marko de italaj kristnaskaj kukoj lastatempe inkluzivas inter la premioj de sia loterio viziton al la hejmo de Sankta Nikolao. Jen, Sankta Nikolao JA EKZISTAS!

Familioj kutime kuniĝas ĉirkaŭ la Kristnaskosceno, delonge la vera kerno de Kristnasko tra tuta Italio - kvankam, kiel ni vidis, la tradicio de arbo-ornamado fariĝis la dua karakterizaĵo de la itala festo. La "Presepio" aŭ "Presepe" devenas de la jaro 1223. Tiun jaron Sankta Francisko de Asizo, cele al fari la okazojn bildigitajn de la Sanktaj Skriboj pli facile kompreneblaj, reprezentis unuafoje la naskiĝon de la Sankta Infano ĉe Greccio (apud Rieti). Pli-malpli en la sama epoko, la toskana arkitekto kaj skulptisto Arnolfo di Cambio kreis "presepe", el kiu parto estas konservita en la Baziliko de Sankta Maria Maggiore en Romo. En la sekvintaj jarcentoj ĉi tiu simbolo disvolviĝis dank' al la dominikana kaj jezuita Ordenoj kiuj manfaris multajn tipojn, el kiuj kelkaj estis eĉ sinmovaj. Malmultaj el ili atingis nin pro la frakasiĝeco de la materialo kaj precipe de la terakoto el kiu oni konstruis la unuajn staltrogojn. La plej rimarkindaj estas tiuj de la Renesanco (ekzemple, tiu el ligno konstruita de Sankta Giovanni Carbonara en Napolo en 1484).

Nur komence de la 16-a jarcento - dank' al Sankta Gaetano de Thiene (konsiderata kiel la inventinton de popularecaj staltrogoj) - ĉi tiuj scenoj ekinkluzivis sekundarajn rolantojn. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj ĉi tiu "tradicio interne de la tradicio" ekdisvolviĝis en Romo (Sankta Maria en Aracoeli), en Ĝenovo, en Sicilio kaj precipe en Napolo. En tiu lasta urbo, spektaklajn komponaĵojn oni elmontris en preĝejoj kaj en la kapeloj de nobelaj familioj. Kun la tempopaso, la faraĵoj pli kaj pli valoriĝis pro la etaj detaloj de la statuetoj kaj objektoj kaj ankaŭ pro la pejzaĝoj. Efektive, tiuj konsistis el kelkaj lertegaj pejzaĝeroj aldone al la ĉefaj rolantoj (la Sankta Infano, la  patrino de Jesuo, kaj Sankta Jozefo, ĉirkaŭitaj de la virbovo, la azeno, kelkaj anĝeloj kaj la ŝafistoj). Kunlaborante kun spertaj metiistoj, la plej famaj artistoj (kiel Somma, Sanmartino, kaj Vaccaro en Napolo; Maragliano en Ĝenovo; kaj Matera en Sicilio ) kreis figuretojn skulptitajn el ligno kun terakotaj kapoj, manoj kaj piedoj kaj vestitajn per tre elegantaj kompletoj kaj juveloj. Kelkaj el ĉi tiuj specimenoj, poste rekonstruitaj, estas videblaj en la Muzeo de Sankta Martino en Napolo; en la Reĝa Palaco de Caserta; en la preĝejo de Sankta Chiara en Napolo (de kie iu ŝtelis kelkajn figuretojn antaŭ kelkaj jaroj sed, bonsorte retrovinte, ili estas restaŭritaj al sia oriĝinala medio); kaj en la Galerio de Palazzo Rosso en Ĝenovo.

Precipe ampleksan pritrakton meritas la maniero, laŭ kiu disvolviĝis ĉi tiu tradicio en Napolo. Tie, la metiistoj ne nur konstruas figuretojn, kastelojn, vilaĝojn kaj ion ajn eblan por ornami ĉi tiujn scenojn, sed por plibonigi tiujn nemalhaveblajn erojn ili ankaŭ iel provizas la taŭgan etoson. Ĉi tie, la ĉefaj rolantoj (ne ĉiam kun sia ĉirkaŭantaro aŭ kun la tradicia medio de la staltrogo aŭ la montaraj dometoj) ofte montriĝas strange. Mi memoras la miron, kiun antaŭ kelkaj jaroj mi sentis pri la vidaĵo de la Tri Saĝuloj. Ili sin vestis per manteloj de delikataj veluro kaj silko kiujn ornamis orumitaj plektaĵoj; ĉio ĉi tiel eleganta, ke ĝi memorigis pri la plej riĉaj teksaĵoj de la Oriento. Tiom intense ĉiam mi miras, rimarkante la esprimecon de la vizaĝaj aspektoj kaj la abundon de detaloj. Kiel oni ne miru, vidante la klavojn de la ŝafistaj pipoj kaj sakŝalmo aŭ la etajn korbojn kun fruktoj, legomoj, fiŝoj k.t.p. kiuj ofte kompletigas ĉi tiujn scenojn? La leganto memoru, ke kiam mi parolas pri korboj, mi priparolas ion kun amplekso de maksimume tri centimetroj, aŭ unu colo kvadrata. Eble la fabrikintoj de mikro-blatoj ion lernis de la arto de presepe-faristoj (la "Presepari")? Memevidente, la perfekto de ĉi tiuj staltrogoj ne jam finiĝis: oni tute ne povas ne miri, vidante la ventmuelilojn, la lumojn en la dometoj kaj la fajron kiu kraketas en la etaj pizzao-bakujoj.

Kreantoj de mirinda etoso en la centro  de "Spaccanapoli", la "Presepari" de ĉi tiu urbo tute ne nur reprezentas kaj vendas la rolantojn klasikajn, sed ankaŭ konstruas etajn statuojn ofte reprezentantjn individuojn kiuj famiĝis pro aktualaj aferoj. Ekzemple, 1997 estis la jaro de Princino Diana kaj Patrino Teresa de Kalikato; al ĉi tiuj aldoniĝis en 1998 Prezidento Clinton kaj lia "amikino" Monica. Oni devas tamen klarigi, ke plejofte ĉi tiujn novajn rolantojn oni aĉetas ne kiel aldonojn al iu Presepe sed nur kiel etajn ornamaĵojn por la hejmo. Pro ĉi tiu tradicio, Spaccanapoli kaj Via S. Gregorio Armeno (loko, kiun oni renomas ĉi-tempe "Kristnaskan Vojeton") estas tiel rimarkindaj, ke ilin agnoskis Unesko kiel monda trezoro ... Prezentado ja trafenda.

Tra la tuta lando, neelĉerpebla kreemo daŭre formas ĉiajn eblajn "Kristnaskoscenojn", elmontratajn en domoj, preĝejoj aŭ publikaj kunvenejoj. Troviĝas la naturgrandaj, la monumentaj kaj la animitaj (diverseco kiu simboligas la diversajn artojn kaj metiojn). Varias eĉ la materialo el kiu oni ilin konstruas.

Ĝi etendiĝas de vakso (kiel okazas ĉe Buscemi kaj Caltagirone, ambaŭ en Sicilio; pro la eŭropaj ekspozicioj en kiuj oni elmontras ĝiajn produktaĵojn, ĉi tiu centro pli kaj pli famiĝas kiel "la urbo de Presepe") al ligno (ekzemple ĉe Cesenatico, kie la Infano ekvidas la lumon ne inter la virbovo kaj la azeno, sed inter delfenoj gravuritaj el ĉi tiu materialo; aŭ en la Varesotto, apud Varese, kie okdek-jaraĝa "junulo"  kunmetis 140 figurojn kiujn li mem manskulptis el arboradikoj kun nemultaj modifaĵoj). Eĉ pli imponaj estas la staltrogoj metitaj en kavernoj (Santadì en Sardlando ), super akvofluejoj (ĉe Marcheno apud Brescia, kie 'presepe' konstruiĝas trans la rivero), aŭ eĉ en la maro (Amalfi).

Fine estas la Kristnaskoscenoj de Varese (kie la Pastaĵa Fabriko de Cantù konstruas sian 'Presepe' el ... pastaĵoj), kaj Gemona (Udine) (kie la figuretojn konstruas la famuloj de distraĵoj kaj teatraĵoj). Fine, estas menciinde ke oni prezentas multegon da "vivantaj Kristnaskoscenoj" jaro post jaro en centroj ĉu malgrandaj ĉu grandaj.

Ankaŭ aliajn iniciatojn oni organizas honore al ĉi tiu festo. Unesko ekzemple establis en Bet-Leĥem  ĉiaman muzeon de Kristnaskoscenoj kiuj venis de la “Internacia Ekspozicio de Presepi” kiu kutime okazas en Verono. Fine, sufiĉe fame konata estas la mega-ekspozicio "Natale Oggi" kiu okazas en Romo kaj gastigas objektojn faritajn ĉie en la mondo honore al Kristnasko.

La diversaj tradicioj kaj multekultura fono de Italio plej bone esprimiĝas en la kuirarto de ĉi tiu festa tempo. La ingrediencoj de la “cenone” (“ granda vespermanĝo ”) kaj la kukoj surtabligitaj por ĉi tiu ferio povas montri konsiderindajn diferencojn inter la diversaj regionoj. Ekzemple, inter la kukoj kiujn oni surtabligas en la sudo estas la fama “struffoli” (formita deserto farita el etaj baloj da pasto kiujn oni fritas kaj poste metas en teleron pasteĉoforman kaj kovras per abunda mielo kaj malgrandaj kandizitaj konfetoj ŝprucigitaj sur la supron). En la sama loko la manĝaĵoj de Kristnaska Antaŭvespero kaj Kristnaskotago baziĝas sur marmanĝaĵoj (precipe spaghetti kun pektenoj, mituloj, peklita moruaĵo kaj diversaj krustuloj); en la Nordo surtabliĝas kaj viando kaj fiŝaĵo. Komunaj al ĉiuj italoj tamen estas antaŭ ĉio sekigitaj fruktoj, interalie sekigitaj figoj, figoj kun migdaloj, daktiloj, juglandoj, migdaloj kaj aveloj.

Due, kun la tempopaso oftiĝis sur niaj tabloj deserto, nome "la ŝtipo", kiu kiel ni vidis  rilatas nemalmulte al la simboleco de ĉi tiu tempo kaj estas ofte preparita laŭ la ĉokoladkovrita versio. La aliaj regionaj desertoj nun konsumataj tra la tuta lando estas "Panettone" (kiu signifas "panego"); "Pandoro" (ora pano); "Panforte" (forta pano); kaj "Torrone". La unuan oni faras per dolĉa pasto fermentigita kaj oni ĝin plenigas per sekvinberoj, riboj kaj kandizitaj fruktoj. En la pasto de la dua estas multe da butero donanta ĝian strangan oran aspekton. Ambaŭ estis origine faritaj en la Nordo - "Panettone” en Milano kaj "Pandoro" en Verono (hejmo de Romeo kaj Julieta). De Sieno, aliflanke, venas "Panforte" kaj aliaj malgrandaj ovalformaj bombonoj nomitaj "Ricciarelli". La bazo de la unua similas komunian hostion; la pasto estas farita el miksaĵo de mielkuko, mielo, kandizitaj fruktoj, nuksoj kaj spicoj (kompreneble, la lastaj fariĝas la plejaj ingrediencoj en la versio spica) kaj la surfacon vualas pulvorigita sukero. Kiel oni povas diveni, ĝi estas dolĉega kaj tial mi rekomendas, ke oni manĝu ĝin kiel malgrandajn porciojn aŭ kiel post-ĉefmanĝan pladon. Ĉi tiel ĝi daŭras pli longe kaj oni povas plene gustumi ĉi tiun eksterordinaran deserton (kompreneble, mi same rekomendus pri ĉiuj aliaj desertoj sed verŝajne tio implicitas). La lastajn, male, oni faras el migdalbazita pasto kaj kovras per pulvorigita sukero aŭ ĉokolado.

Fine estas la "Torrone" (aŭ migdala nugato), longigita kuko kiu povas esti tre dolĉa. Farata per multe da sukero, migdaloj, nuksoj, pistakoj kaj mielo, kaj ankaŭ vendita en la “ornamaj” versioj kun ĉokolado aŭ alkoholaĵo, ĝi estas kuko de suda origino el kiu ekzistas eĉ pli malgrandaj specoj (la grandeco de ĉokolada bombono). Kredu min, kun ia "dolĉa" bedaŭro oni sentas ilin solviĝi en la buŝo. Malendas klarigi, kial dentistaj kaj dietistaj klinikoj pleniĝas je pacientoj nelonge post la ferioj.

Samteme: antaŭ nur kelkaj tagoj miaj okuloj trafis artikolon eldonitan en unu el la  ĉefaj tagĵurnaloj italiaj (Il Messaggero). Ĝi emfazis la rekomendon, ke ĉiuj provu eviti ĉiajn eblajn kulinarajn tentojn ĝis la 23-a de decembro. Ĝin akompanis la sekvanta konsola informo: laŭ dietistoj,  100-grama tranĉaĵo da “Pandoro” portas 434 kaloriojn, kaj egalas fromaĝan sandviĉon kaj teleron da spaghetti kun tomatoj kaj iom da fromaĝo, dum 100-grama tranĉaĵo de “Panettone” portas 333 kaloriojn kaj egalas tostitan panon kun ŝinko kaj tason da fruktosuko, aŭ porcion de tortellini kun tomata saŭco. Plej malbona estas  100-grama tranĉaĵo da “Panettone” kovrita kaj plena de nuksoj: pro sia 600 kalorioj ĝi egalas tutan Pizzaon Margherita (la plej fama el ĉiuj italaj pizzaoj, kiun distingas baziliaj folioj, fromaĝo mozzarella kaj tomatoj) aŭ tri kolbasojn! Mi supozas, ke trankviliĝinte pro tia nemalhavebla informo, ni tute preterlasos la restantajn manĝaĵojn kaj limigos nin al manĝaĵoj kunmetitaj tiel ĉi: (por matenmanĝo) tranĉaĵo da “Pandoro” (kiu plenumas la 40-kalorian postulon por ĉi tia manĝaĵo); (por tagmanĝo) iuj specoj diversaj de “Torroni” aŭ aliaj kukoj, banitaj en kelkaj gutoj de la vino aŭ la “Spumanti” uzita por la festoj de la Antaŭvespero kaj Kristnasko; (por vespermanĝo) (celante kiel eble plej malpezigi vian konsumadon ) nur unu tranĉaĵo da “Panettone”(kiu, parenteze, estas sufiĉe kompleta pro tio, ke ĝi inkluzivas kandizitajn fruktojn kaj sekvinberojn).

P.S.: Iom post Kristnasko precipe bonvenaj estos rimarkoj pri ĉi tiu dieto kaj esprimoj de propraj spertoj, sentoj, kaj rezultoj.

* * * * * * * * * * * * *

Kristnasko ĉi-jare havos la specialan guston de aferoj kiuj okazas nur unu fojon en  vivdaŭro. Ĉio centriĝos je la alproksimiĝo de la nova jarmilo, okazo kiu, tute ne estante festota nur per luksaj donacoj kaj pretendado, male alprenos pli meditan tonon. Tiel, la fokuso  de la itala Kristnasko ĉi-jare estos la medito pri la valorego de la vivo kaj la spirito.

En 1997 tertremo  detruis la regionon de Umbrio kaj precipe la imponega Baziliko de Sankta Francisko de Asizo. Malgraŭ ĝia detrupovo, tamen, ĉi tiu okazo postlasis neniun markon - escepte eble en la memoro de tiuj kiuj timis, ke la rekonstruado de la Baziliko neniam kompletiĝos. La homa volo kapablas senfinajn atingojn kaj faris unu el siajn nenombreblajn miraklojn: la tujan restaŭradon de la plafono kaj la freskoj de Cimabue. La klopodoj estas mirigaj kaj precipe emociigaj; en aliaj cirkonstancoj la detruo kiun kaŭzas tertremo postulus bilionojn da liroj kaj jardekojn por rebonigi, sed ĉi tie “la Utopio” aŭ “la Revo”, kiel oni nomis la entreprenon, atingis la plej bonajn rezultojn kaj ŝanĝis revojn en realaĵon. Vizitantoj tial povos aprezi denove la tutan imponegon de la Supra Baziliko kaj trovos fonton da spirita ĝojo kaj denova espero en la koncertoj kaj diservoj kiuj estos precipe multnombraj ĉi tiun venontan Kristnaskon.

Fine, la venonta Jubileo instigos la kristanan mondon trovi pliajn signifojn en spiriteco. La okazo komenciĝos je Kristnaska Antaŭtago kiam Papo Johano Paŭlo Dua malfermos la Sanktan Pordon ĉe la Baziliko de Sankta Petro permesante eniri milionojn da fideluloj, kaj finiĝos la 6-an de januaro 2001.

Por ĉi tiu Kristnasko nekutima speco de varmo tial plenigos niajn korojn. Ĉi tiuj festoj kaj ĉi tiu etoso certe postlasos al ni senton de riĉigo, ĉu tiu estas la sopiro por pli profunda spiriteco, ĉu la profunde sentata bezono por pli intensa interrilato kun la cetera homaro.

Maria Lamkin oni povas kontakti je: lamkin@uni.net

============================================================
============================================================