============================================================
============================================================

'Carnevale'

de Maria Lamkin

Marto 2000

Estas kelkaj hipotezoj kiuj povus klarigi la eblan originon de ĉi tiu termino. Laŭ la plej akceptita, ĝi povus deveni de la mezepoka latinlingva frazo "carnem levare", "forpreni la viandon". Ĉi tiu diro estas verŝajne ligita al la katolika malpermeso manĝi viandon dum la tuj okazonta Karesmo, precipe je vendredoj. La mezepoka latinlingva frazo de "carnem laxare", "lasi la viandon", estas plua elemento aparte menciinda. Ĝi estas la radiko de la adjektivo "carnasciale", de kiu devenas la "canti carnascialeschi" de la dek-kvara jarcento. Ĉi tiu literatura termino indikas kantojn, kiujn karakterizas metrika strukturo similanta la baladojn iam luditajn en Florenco dum Karnavalaj maskeradoj.

Kiel festo, "Karnavalo" devenis de pacigaj fekundecaj ritoj antaŭirantaj la komenciĝon de printempo, tial de kutimoj kun karaktero duone magia duone rita. En tiuj epokoj, ekzemple, maskojn oni opiniis tiaj, kiaj povas doni al la maskito supernaturan potencon. Cetere, oni ĝenerale kredis ke la montradoj de ridado povas forteni malbonajn spiritojn. Aliajn, pli-malpli similajn festojn oni povas atribui al la romania epoko. Unu el ili - la Saturnalio - kutime okazis en Romo en la dua duono de decembro, fine de la rikolta sezono. Ĉi tiuj orgiaj ritoj, kiujn karakterizis ridado kaj malĉasteco, festis la mitan oran epokon de Saturno. Oni okazigis ceremoniojn en lia templo (kiu troviĝis en la Forumo) post kiuj la romanianoj, sin vestinte per maskoj kaj kostumoj, distris sin en la kunestado de akrobatoj kaj de homoj interŝanĝantaj donacojn kaj rolojn. Dum kelkaj tagoj, servistoj kaj sklavoj ankaŭ povis ĝui sian porcion da gajado. Post tio venis la Lupercalia, kiu okazis meze de februaro honore al la dio kiu protektis gregojn. Je la kulmina momento, la "Lupercis" (tiuj, kiuj fortenas la lupojn) kuniĝis en la kaverno de Lupercale malsupre de la Palatina Monteto kie, laŭ la legendo, la lupino flegis Romulus kaj Remus. Poste, kovritaj de luphaŭtoj, ili ekkomencis la stadion de purigado kiun ili efektivigis vipante preterpasantojn. Je la ekestiĝo de Kristanismo ĉi tiu festo, perdinte sian dekomencan karakteron, fariĝis okazo por festi dum mallonga tempo la superecon de ridado, humuro, malracieco kaj mistero super ĉiutagaj realaĵoj. Eĉ hodiaŭ la proverbo kiu akompanas ĉi tiun feston estas: "Dum Karnavalo permesatas ĉio".

Inter la distingaĵoj de ĉi tiu periodo estas, unue, imagipovo. Same nepras tiu libero kaj transformo de sociaj konvencioj kiuj reprezentas la apogpunkton de maskeradaj dancoj kaj la imponaj paradoj de ornamitaj veturiloj kun alegoriaj figuroj. Evidente, la ĉefa ingredienco estas ensemblo de nekonsciaj, neraciaj fortoj. La deziro alpreni alian identecon (reprezentata de kaŝvestado) estas tial parigita kun tiu de elverŝado de la timo pri senigo (iom reprezentata de la malpermesoj de Karesmo) kaj kun la deziroj rilate la alvenon de renaskiĝo (tion reprezentas la printempo alproksimiĝanta). La ĝojaj festoj, duone groteskaj kaj duone ridigaj, estas ĉiuj ligitaj per la ĉeesto de pli-malpli ornamaj kostumoj kaj kaŝvestoj. Maskoj reprezentas plejparte la rolantojn de la itala Komedio de l'Arto kaj indikas diversajn teatrajn rolojn kaj ankaŭ la trajtojn de la regiono aŭ urbo origina. Kiel ekzemploj, ni priskribos du el la plej famaj maskoj kiuj, kiel la ceteraj, estas ligitaj kun la Komedio de l'Arto. Unu estas Arlekeno (Arlecchino en la itala, humura karaktero kiu komence estis, oni povas supozi, la gvidanto de bando da demonoj. Kiel postrestaĵo de ĉi tiu duone-diableca origino li ankoraŭ vestas sin per nigra masko. Li reprezentas senscian kaj senfine malsatan serviston kies ŝirita vesto estas kudrita per karovicaj pecoj da bunta tolaĵo. La alia estas Pulĉinelo, kies ĉirpa voĉo memorigas pri la krio de 'pulcino' (kokideto), kio verŝajne klarigas lian nomon. Ĉi tiu masko de napola origino reprezentas la ruzan maldiligentulon de humila origino kiu efektivigas ĉiujn eblajn rimedojn por eskapi el malriĉeco. Lia kostumo konsistas el blanka pantalono, longa kitelo kaj bereto, kompletigita per nigra masko kun hoka nazo. Kiel en la antaŭa kazo, ĉi tiu lasta elemento verŝajne memorigas pri la duone-diableca origino de la karaktero.

Kiel okazas en la cetera suda Eŭropo, ankaŭ en Italio la pinto de ĉi tiu periodo koincidas kun la dimanĉo kiu antaŭiras Cindromerkedon (la komenciĝo de Karesmo) kaj finiĝas la sekvantan mardon, aŭ Karnavalo-Tagon. Tiun oni nomas "Martedi Grasso" - "Grasa Mardo", franclingve "Mardi Gras" - deveninta de la kutimo manĝi manĝaĵojn el porkaĵoj kaj grasoj antaŭ la komenciĝo de Karesmo. Estas kelkaj lokoj en kiuj festoj komenciĝas je la antaŭa ĵaudo (kiun, eĉ ĉi-kaze, oni nomas "Grasso", aŭ "grasa"). La plej interesa kazo estas tiu, kiun reprezentas Milano, en Lombardio. Ĉi tiu urbo estas fame konata pro sia "Ambrozia" Karnavalo kiu daŭras ĝis la sabato post Cindromerkedon. Kiel la nomo malkaŝas, ĉi tiu kutimo devenas de la antikva episkopo de la urbo - kaj nuna patrono - Sankta Ambrozio, kiu ŝanĝis la komencan daton de Karesmo.

Ĉi tiun feston ŝatas precipe la infanoj; sen troigo, ili amas vesti sin en fantaziaj kostumoj kiuj reprezentas plejparte bestojn, fabelanojn aŭ tipajn folklorajn vestarojn de fremdaj landoj. Ili ne atendas la finan tagon por promenadi laŭ la ĉefaj stratoj de siaj urboj, reciproke ĵetante "Coriandoli" ("konfetoj") kaj "Stelle Filanti" (senfinaj paperbendoj utiligataj en paradoj). En kelkaj urboj oni kutimas konstrui grandajn paradilojn ofte ornamitaj per belegaj floraj ornamaĵoj kaj per kelkaj alegoriaj figuroj el papermaĉaĵo. Foje, ilia konstruado eĉ komenciĝas fine de la antaŭa Karnavalo kaj estas helpata de la kunlaboro kaj patronado de multaj lokaj grupoj. Baletaj kaj gimnastikaj lernejoj preparas pli junajn aŭ pliaĝajn lernejanojn por la paradoj de Karnavalo-Tago, kiuj povas daŭri dum horoj kaj estas ofte anticipitaj de pli mallongaj kiuj okazas la antaŭan dimanĉon.

Hodiaŭ, paradoj ludas la ĉefan rolon en dekoj da centroj. Ilin akompanas malgrandaj grupoj ludantaj latin-amerikan muzikon, dancantoj maljunaj kaj junaj kaj kompreneble bruegado. Tute atendeble la atmosfero, jam sufiĉe vigla, estas kompletigita per vianda menuo kiun frandemuloj trovas egale plaĉa. Ĉi tiu konsistas el lasagno (precipe en Campania), porkaĵaj kolbasoj kaj raviolo plena de porkaĵo (precipe en la nordo), kaj du specoj da malgrandaj bombonoj. La unua, nomita "Chiacchiere" aŭ "Bugie", konsistas el miksaĵo farita el faruno, ovoj, sukero, butero kaj citrona ŝelo. Ĉi tiu pasto estas formita kiel rubando aŭ bendo kaj fritita. La lasta, nomita "Castagnole", konsistas esence el la sama pasto utiligita por benjetoj sed estas formita en malgrandajn globojn. Vespere oni kutimas rendevui; la rendevuejo povas esti aŭ privata festo aŭ publika loko, kaj denove la gastojn (ofte kaŝvestitajn) ĉirkaŭas bongustaj manĝaĵoj. Ĉio ĉi malvolviĝas laŭ la ritmoj de la sambao, la rumbo kaj melodioj kiel eble plej viglaj kaj bruaj.

Deziro sin distri kuras tra la tuta Italio kaj estas sentata egale de la plej junaj kaj maljunaj. La sekvantaj urbegoj estas la fonoj por festoj kiuj akiris kun la tempopaso konsiderindan famon:

 

Venecio

La eleganta tradicio de la laguna urbo verŝajne ŝuldas sian originon al la festo de la jaro 1662, kiun oni okazigis honore al la venko de sia Doĝo kontraŭ la Patriarko de Aquileia. Komence, Karnavalo-Tagon oni festis sole je "Grasa Ĵaudo" per fajraĵoj kaj spektakloj en kiuj la tuta loĝantaro - kune kun la Doĝo - kutimis partopreni. En la 18-a jarcento la nobeloj iniciatis la tradicion sin kaŝi malantaŭ la "Bauta", kapuĉa nigra mantelo el veluro aŭ silko kun masko kovranta la vizaĝon. Tiutempe la diversaj metioj, gildoj kaj kvartaloj de la urbo preparis siajn proprajn maskojn kaj kostumojn. Kun la tempopaso, la spektakla dimensio anstataŭigis la simbolan valoron de la festo, kiu komence celis doni finan indulgon de eksceso antaŭ Karesmo kaj ĝia pentofarado.

En 1980 regionaj instancoj instigis la renaskiĝon de Karnavalo kiu, dank' al ĉarmo kiu egalas tiun de la urbo, allogas milojn da turistoj el ĉiuj partoj de la mondo. Vestitaj en kostumoj kiujn sia fantazio faras ekstravagancaj kaj ekscesaj, sed kiuj ĉiam surprizas pro sia kreemo, vizitantoj ekinvadas "calli" (veneciajn stratetojn) kaj kanalojn dum la du semajnoj antaŭ "Grasa Mardo". Cetere, ĉi tiun unikan atmosfero kaŭzas multnombraj spektakloj (ofte prezentataj de stratartistoj) kaj al paradoj aŭ diversaj agadoj. Por la jaro 2000 la organizantoj de ĉi tiu festo - ĉiam distingata de sia altkvalito - planas festojn kiuj faros ĝin se eble eĉ pli alloga.

Ĉi-jare la Karnavalo de Venecio estas tial inspirita de sia pasinteco (la urbo de memorado), sia nuntempo (la urbo de kontinueco), kaj sia estonteco (la urbo de deziro). Apud ĉi tiuj spektakloj estos subĉielaj prezentadoj de dancistoj vestitaj en luksaj veneciaj vestoj de la dekoka jarcento kaj aliaj spektakloj improvizotaj meze de la urbaj ŝoseoj kaj stratetoj.

Legu plu por eltrovi tion, kion John Haycraft (kiel li mem deklaras: "anglosakso verkanta pri Italio") rakontas al ni pri Karnavalo en Venecio:

"? Ĝi estis superba 'Festa'. Posttagmeze de nia alveno ni iris al Piazza San Marco kie estis balo ?? Drako kuratakis Sanktan Georgon kiun kompletigis flago, aŭreolo kaj viziera kasko. Familio de nigraj diabletoj kaprioladis inter tiuj kaŝvestitaj nur per palaj blankaj maskoj; viro staris vestita en blanka mantelo, super kiu estis streĉita fiŝkapta reto, dum sur lia kapo estis plene rigita velboato. Apud Kafejo Florian, stranga figuro kun sorĉistina ĉapelo kaj buntaj rubandoj pendantaj de nigra peruko, tordiĝis kaj moviĝis ĉirkaŭ kolono, kvazaŭ amindumi al ĝi ... ni spektis Pulĉinelo-spektaklon ĉe unu ekstremo de la Piazza ...

...la Karnavalo, tamen, vere spontane esprimis sin en la stratoj. Estis merkato de maskoj en la Campo dei Santi Apostoli, kun maskoj bluaj, oraj kaj multaj mortece palaj kiel tiuj de klaŭnoj. En la Piazza San Luca, grupo el suda Italio subite ekdancadis tarantelon. Kelkaj gejunuloj tamburadis takte. Trumpetisto preterpasanta partoprenis, senemocia malantaŭ la blanka masko super sia instrumento ... la tuta urbo brulis, kraketadis, varmetigadis, sen subitaj eksplodoj de detrua flamo ... Krom diabletoj, oni subite ektrovas tutan familion el la dekoka jarcento, kun patro, patrino kaj du infanoj en trikornaj ĉapeloj kaj pudritaj perukoj, kvazaŭ la Doĝo estas ankoraŭ en sia palaco".

Vi ĝuu ĉi tiun ravan atmosferon!!!!

-------------------------------------------------------------------------------------
* John Haycraft. 'Italian Labyrinth'. Penguin Books, Granda Britio 1987 - paĝoj 54-55-56

 

Viareggio

Ekde la du sabatoj kiuj antaŭiras ĉi tiun feston, gigantaj kaj imponegaj paradiloj plenigas la belajn bulvardojn de Viareggio. La imponaj alegoriaj figuroj el papermaĉaĵo kiuj altegas super la paradiloj bildigas rolantojn kaj okazojn famigitajn de aktualaĵoj. Ĉiujare ĉi tiu parado - kiu fariĝis esenca ero de la tradicioj de itala Karnavalo - ĉefrolas en diversaj samtempaj televido-elsendoj.

Ivrea

Ĉi tiu centro festas Karnavalon per la okulfrapanta kaj tradicia "batalo de oranĝoj" kiu estas kondukita laŭ la centraj stratoj. "Armeoj" kondukas viglegajn "batalojn"; iliaj soldatoj (kompreneble ĉiuj estas kaŝvestitaj) aŭ piediras aŭ rajdas sur ĉevale tirataj ĉaroj, kaj klopodas bati unu la alian per ĉi tiu frukto.

Putignano

Kiel memoraĵo de tradicio kiu devenas de proksimume sep jarcentoj antaŭe, la Karnavalon de Putignano oni rigardas laŭ religia vidpunkto. Pro tio, ke la kadavro de Sankta Stefano estis translokita ĉi tien de monaĥejo aliloka en la regiono, farmistoj, paŭzinte sian laboron en la kampoj, sekvis la okazon kantante kaj dancante. Ĉi tiun Sanktulon oni memoras je la 26-a de decembro, kiam komenciĝas la Karnavalo de ĉi tiu urbo. Kiel kutime, ĝiaj festoj finiĝas je "Grasa Mardo", kiam procesio akompanas 'Karnavalon' (reprezentata per marioneto) kaj lian 'vidvinon' al la funebraĵa ŝtiparo.

Festoj abundas, ĉiu kun siaj distingaĵoj kaj formo de amuzaĵo. Kiel aliloke, ĉe Francavilla a Mare paradoj de paradiloj plenigas la scenon; alia speco de festo okazas ĉe Offida en la provinco de Ascoli Piceno (kie je "Grasa Vendredo" taŭrobatalo okazas inter imitaĵa virbovo kaj la loka popolamaso; siavice, "Grasa Mardo" festas la finon de Karnavalo per fajrofesto.

En la Karnavalo de Fano ĉefrolas papermaĉaĵa figuro nomita "Pupo" kaj la ĵetado de bombonoj, ĉokoladoj kaj diversaj delikataĵoj sur la vizitantan homamason. En Alessandria la alegoriajn figurojn de la paradiloj inspiras la napoleona epoko. Male, la festo de Madonna di Campiglio havas kiel sian inspiran figuron la epokon de la hapsburga kortumo. Ĉi tial la nobelaro komencas la paradon. Ilin sekvas la surĉevalaj gvatantoj de la husaroj. Ĉio finiĝas per la granda imperia balo. Fine, ĉe Prato allo Stelvio sorĉistinoj kiuj agas kiel ĉefroluloj rondvojaĝas la tutan regionon nigrigante per karbo tiun ajn, kiu tro proksimiĝas al ili.

Pro sia originaleco, la festoj karakterizantaj la regionon de Sardlando estas aparte menciinda. Unu okazas ĉe Mamoiada, kies enloĝantoj surmetas homecajn maskojn. Alia okazas en Oristano, kie "Su Cumponidori" (surĉevala heroo) estas devigata trapasigi sian glavon tra la stelo de Fortuno, tiel donante prosperan estonton al sia urbo. Je la pinto de la ceremonio oni kompreneble salutas liajn agojn per aplaŭdo kaj ovacio; poste venas procesio de akrobato-rajdantoj kiuj paradas laŭ la ĉefa ŝoseo, siaj vizaĝoj kovritaj per masko. La trian organizas la urbo de Tempio Pausania kie la rolulo estas "Re Giorgio" ("Reĝo Georgo"), marioneto kiun oni bruligas en la ĉefa placo je Karnavalo-Tago.

Maria Lamkin oni povas kontakti ĉe lamkin@uni.net

El la angla tradukis Mike Leon

============================================================
============================================================